La Diplomatia Krizo de Kataro de 2017 rilatas al la rompo, kiu komenciĝis la 5-an de junio 2017, inter tiu lando kaj pluraj islamaj nacioj inkluzive de Sauda Arabio, Barejno, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Libio, Maldivoj, kaj Jemeno - kiuj anoncis la suspendon de diplomatiaj rilatoj kun Kataro, akuzante la landon je subteno de diversaj terorismaj grupoj en la regiono, inkluzive de Al-Kaida kaj Islama Ŝtato, kaj enmiksiĝo en la internan politikon de iliaj landoj.[1][2][3][4][5] Laŭ iuj amaskomunikiloj, la origino de la krizo troviĝas en komputila atako, kiu okazis en majo de la sama jaro kontraŭ Qatar News Agency.[6]